诗篇 124

若不是耶和华帮助我们

Se la Eternulo ne estus kun ni, Diru nun Izrael, 2Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni: 3Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero; 4Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon; 5Tiam kovrus nian animon pereiga akvo.

6Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj. 7Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis. 8Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

已复制!
Aa