Proverbi 12
Chi ama la disciplina ama la conoscenza
Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. 2Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita. 3Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
4Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico. 6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
7La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte. 8Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita. 9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. 12Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero. 14Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon. 17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. 18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento. 20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo. 21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. 23Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon. 24La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas. 26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.
28Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.