Psalms 82
God judges among the judges
Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. 2Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
4Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
8Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
Copied!
Aa