Psalmen 93
Der HERR ist König, mit Hoheit bekleidet
La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu. 2De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne. 3Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon; 4Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
5Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.
Kopiert!
Aa