시편 126

눈물을 흘리며 씨를 뿌리는 자

Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj. 2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj. 3Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas.

4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon. 5Kiuj semas kun larmoj, Tiuj rikoltos kun kanto. 6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.

복사됨!
Aa