Matteo 24:7-10
7Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.g
8Sed ĉio tio estas komenco de suferoj.h
9Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo.i
10Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.