Ezechiele 7:2-14
2Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.
3Nun venos al vi la fino; kaj Mi sendos sur vin Mian koleron, kaj Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
4Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
5Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malbono, unu malbono nun venas;
6fino venas, venas la fino, ĝi vekiĝas kontraŭ vin, jen ĝi venas.
7Venas matenruĝo kontraŭ vi, ho loĝanto de la lando; venas la tempo, proksima estas la tago de tumulto, kiam oni ne plu kantos sur la montoj.
8Nun Mi baldaŭ elverŝos Mian indignon sur vin, Mi plene kontentigos Mian koleron sur vi, Mi juĝos vin laŭ via konduto, kaj Mi metos sur vin ĉiujn viajn abomenindaĵojn.
9Ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; laŭ via konduto Mi redonos al vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas la batanto.
10Jen estas la tago, jen ĝi venas, leviĝis la matenruĝo, la vergo elkreskis, la fiero ekfloris.
11La perforteco leviĝis kiel vergo kontraŭ la malpiecon; nenio restos de ili, nek de ilia amaso, nek de ilia popola bruo, neniu ĝemos ĉe ili.
12Venas la tempo, alproksimiĝas la tago; la aĉetanto ne ĝoju, kaj la vendanto ne malĝoju; ĉar la kolero trafis ilian tutan amason.
13Ĉar la vendanto ne plu revenos al la venditaĵo, eĉ se ili ankoraŭ estus vivantaj; ĉar la vizio pri ilia tuta amaso ne retiriĝos, kaj neniu fortikigos sian vivon per sia malpieco.
14Eksonigu la trumpeton, kaj ĉiu armiĝu; neniu tamen iros en la militon, ĉar Mia kolero estas super ilia tuta amaso.