Midvash

Genesi 7:6-23

6Kaj Noa havis la aĝon de sescent jaroj, kiam la akva diluvo venis sur la teron.

7Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.

8El la brutoj puraj, kaj el la brutoj, kiuj ne estas puraj, kaj el la birdoj, kaj el ĉiuj rampaĵoj sur la tero,

9po unu paro venis al Noa en la arkeon, virbesto kaj ino, kiel Dio ordonis al Noa.

10Kaj kiam pasis la sep tagoj, la diluva akvo venis sur la teron.

11En la sescenta jaro de la vivo de Noa, en la dua monato, en la dek-sepa tago de la monato, en tiu tago disfendiĝis ĉiuj fontoj de la granda abismo kaj la aperturoj de la ĉielo malfermiĝis.b

12Kaj estis pluvo sur la tero dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.

13Ĝuste en tiu tago eniris en la arkeon Noa, kaj Ŝem kaj Ĥam kaj Jafet, la filoj de Noa, kaj la edzino de Noa, kaj la tri edzinoj de liaj filoj kune kun ili;

14ili, kaj ĉiuj bestoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj brutoj laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, laŭ siaj specoj, kaj ĉiuj flugaĵoj laŭ siaj specoj, ĉiuj birdoj, ĉiuj flugilhavantoj.

15Kaj eniris al Noa en la arkeon po du el ĉiu karno, kiu havas en si spiriton de vivo.

16Kaj la venintoj, virbesto kaj ino el ĉiu karno, eniris, kiel ordonis al ili Dio; kaj la Eternulo fermis post ili.c

17Kaj estis diluvo dum kvardek tagoj sur la tero; kaj multiĝis la akvo kaj levis la arkeon, kaj ĝi estis alte super la tero.

18Kaj la akvo fortiĝis sur la tero, kaj la arkeo naĝis sur la supraĵo de la akvo.

19Kaj la akvo treege fortiĝis kaj tre multiĝis sur la tero; kaj kovriĝis ĉiuj altaj montoj, kiuj estas sub la ĉielo.

20Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.

21Kaj pereis ĉiu karno, kiu moviĝas sur la tero, la birdoj kaj la brutoj kaj la bestoj, kaj ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero, kaj ĉiuj homoj.

22Ĉio, kio havis en si spiriton de vivo, el ĉio, kio estis sur la seka tero, mortis.

23Kaj ekstermiĝis ĉiuj ekzistaĵoj, kiuj estis sur la tero, de homo ĝis brutoj kaj rampaĵoj kaj birdoj de la ĉielo; ili ekstermiĝis de sur la tero; kaj restis nur Noa kaj kio estis kun li en la arkeo.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode