Ezechiele 10:17-19
17Kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris, kaj kiam tiuj leviĝis, ili ankaŭ leviĝadis; ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en ili.
18Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj.
19Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa