Salmi 69:22-28
22Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
23Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.m
24Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
25Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.n
26Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.o
27Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
28Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa