Midvash

Isaia 53:4-7

4Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.d

5Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.e

6Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.f

7Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.g

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode