Geremia 7:12-14
12Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
13Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
14tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa