Midvash

Zaccaria 2:8-11

8Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Post la gloriĝo Li sendos min al la nacioj, kiuj prirabis vin; ĉar kiu tuŝas vin, tiu tuŝas la pupilon de Lia okulo.c

9Kaj jen mi levos mian manon sur ilin, kaj ili fariĝos rabaĵo por tiuj, kiujn ili sklavigis; kaj tiam vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot min sendis.

10Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo.

11Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo, kaj Mi ekloĝos meze de vi; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode