Midvash

Gioele 3:2-8

2Mi kolektos ĉiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehoŝafat; kaj tie Mi faros super ili juĝon pro Mia popolo kaj Mia heredaĵo Izrael, kiun ili disĵetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;

3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.

4Kaj kion vi volas de Mi, ho Tiro, Cidon, kaj ĉiuj distriktoj Filiŝtaj? ĉu vi volas repagi al Mi? kaj se vi volos repagi al Mi, Mi facile kaj baldaŭ turnos vian repagon sur vian kapon.

5Mian arĝenton kaj Mian oron vi prenis, kaj Miajn plej bonajn valoraĵojn vi transportis en viajn templojn,

6kaj la filojn de Judujo kaj la filojn de Jerusalem vi vendis al la filoj de la Grekoj, por malproksimigi ilin de iliaj limoj;

7sed jen Mi vekos ilin el tiu loko, kien vi vendis ilin, kaj vian agon Mi turnos sur vian kapon;

8kaj Mi vendos viajn filojn kaj viajn filinojn en la manojn de la Judoj, kaj ĉi tiuj vendos ilin al la Ŝebaanoj, al popolo malproksima; ĉar la Eternulo tion diris.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode