Midvash

Sofonia 3:15-20

15La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Reĝo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfeliĉon.d

16En tiu tempo oni diros al Jerusalem: Ne timu! kaj al Cion: Viaj manoj ne senfortiĝu.

17La Eternulo, via Dio, estas meze de vi, forta Savanto; Li ĝojos pri vi gaje, Li pardonos al vi pro Sia amo, Li ĝoje triumfos pri vi.e

18La sentaŭgulojn el via mezo Mi forprenos, por ke vi ne plu havu malhonoron pro ili.

19Jen Mi faros finon en tiu tempo al ĉiuj viaj premantoj, Mi helpos la lamulojn, Mi kolektos la dispelitojn, kaj Mi faros ilin gloraj kaj honorataj en ĉiuj landoj, kie oni malestimis ilin.f

20En tiu tempo Mi venigos vin, kaj en tiu tempo Mi kolektos vin; ĉar Mi faros vin gloraj kaj honorataj inter ĉiuj popoloj de la lando, kiam Mi revenigos viajn kaptitojn antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.g

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode