Midvash

Atti 2:4-13

4Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.d

5Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.

6Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto.

7Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj?

8Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis?

9Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,

10Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,

11Kretanoj kaj Araboj-ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

12Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas?

13Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode