Salmi 116:12-19
12Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?f
13Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.g
14Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.
15Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.h
16Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.i
17Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
18Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,
19En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.