Romani 4:10-12
10Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
11kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
12kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.