Galati 3:16-18
16Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.n
17Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.
18Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.