Osea 2:21-23
21En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
22kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.
23Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.f