Midvash

Luca 1:46-55

46Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,w

47Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,x

48Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.y

49Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.z

50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.aa

51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.ab

52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.ac

53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.ad

54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.ae

55Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode