Midvash

Giovanni 17:6-11

6Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.f

7Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;g

8ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.h

9Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj;i

10kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.j

11Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.k

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode