Efesini 2:13-22
13Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo.m
14Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo,n
15en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;o
16kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;p
17kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;q
18ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.r
19Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,s
20konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem;t
21en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo;u
22en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.v