Midvash

Galati 3:1-5

1Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.a

2Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?b

3Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?c

4Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.d

5Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode