Esodo 34:12-16
12Gardu vin, ke vi ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando, en kiun vi venos, por ke tio ne fariĝu falilo inter vi;
13sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
14Ĉar vi ne devas adori alian dion; ĉar la Eternulo, koleremulo estas Lia nomo, estas Dio kolerema.d
15Ne faru interligon kun la loĝantoj de la lando; ĉar, malĉastante kun siaj dioj kaj alportante oferojn al siaj dioj, ili eble vokos vin kaj vi manĝos de iliaj oferoj,
16kaj vi prenos iliajn filinojn por viaj filoj, kaj iliaj filinoj malĉastos por siaj dioj kaj malĉastigos viajn filojn por siaj dioj.