Midvash

Salmi 103:8-13

8Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.h

9Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.i

10Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.j

11Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.k

12Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.l

13Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.m

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode