Efesini 4:8-14
8Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.h
9(Ĉi tio do: Li supreniris-kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero?i
10La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)j
11Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj;k
12por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,l
13ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;m
14por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo;n