Midvash

Efesini 4:22-32

22por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj,v

23kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso,w

24kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.x

25Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia.y

26Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;z

27ankaŭ ne donu lokon al la diablo.aa

28Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.ab

29El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.ac

30Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto.ad

31Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico;ae

32kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.af

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode