Midvash

Efesini 4:1-8

1Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,a

2kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,b

3penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.c

4Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;d

5unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,e

6unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.f

7Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.g

8Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.h

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode