Midvash

Mark 13:32-37

32Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.i

33Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.j

34Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:

35vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;k

36por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.

37Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode