Midvash

Matthew 24:15-28

15Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),n

16tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;

17kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

18kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

19Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!o

20Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;

21ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos.p

22Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.q

23Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu;r

24ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn.s

25Jen mi antaŭdiris al vi.

26Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu.

27Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo.t

28Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.u

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode