Midvash

John 6:53-58

53Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.v

54Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.w

55Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.

56Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.x

57Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi.

58Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode