Midvash

Deuteronomy 28:49-52

49La Eternulo venigos sur vin popolon de malproksime, de la fino de la tero; ĝi venos, kiel flugas aglo; tio estos popolo, kies lingvon vi ne komprenos,

50popolo aroganta, kiu ne respektos maljunulon kaj ne kompatos junulon.

51Kaj ĝi manĝos la fruktojn de viaj brutoj kaj la fruktojn de via tero, ĝis ĝi ruinigos vin tiel, ke ĝi ne lasos al vi grenon, nek moston, nek oleon, nek naskitaĵojn de viaj grandaj brutoj, nek idaron de viaj malgrandaj brutoj, ĝis ĝi pereigos vin.

52Kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, ĝis falos viaj altaj kaj fortikaj muroj, kiujn vi fidis, en via tuta lando; kaj ĝi premos vin en ĉiuj viaj pordegoj, en via tuta lando, kiun la Eternulo, via Dio, donis al vi.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode