2 Chronicles 32:21-22
21Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
22Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe.