Numbers 23:5-12
5Kaj la Eternulo enmetis vorton en la buŝon de Bileam, kaj diris: Reiru al Balak kaj parolu tiel.
6Kaj li revenis al tiu, kaj jen tiu staras ĉe sia brulofero, li kaj ĉiuj ĉefoj de Moab.
7Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris: El Aram venigis min Balak, Reĝo de Moab, el la montoj orientaj: Venu, malbenu al mi Jakobon, Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
8Kiel mi tiun malbenos, kiun ne malbenas Dio? Kiel mi tiun malbondiros, kiun ne malbondiras la Eternulo?a
9De la supro de rokoj mi vidas lin, Kaj de altaĵoj mi rigardas lin; Jen la popolo loĝas aparte Kaj ne estas kalkulata inter la nacioj.
10Kiu kalkulis la polvon de Jakob Kaj la nombron de kvarono de Izrael? Mortu mia animo per la morto de justuloj, Kaj mia fino estu simila al ilia!b
11Tiam Balak diris al Bileam: Kion vi faris al mi? por malbeni miajn malamikojn mi prenis vin, kaj jen vi ilin benas.
12Kaj li respondis kaj diris: Ĉu ne tion, kion la Eternulo metas en mian buŝon, mi devas precize diri?