Nehemiah 9:2-5
2Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de ĉiuj fremduloj, kaj stariĝis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.
3Kaj ili leviĝis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorkliniĝon antaŭ la Eternulo, ilia Dio.
4Kaj sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, Ŝebanja, Buni, Ŝerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio.
5Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo.