Matthew 26:36-45
36Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj disĉiploj: Sidiĝu ĉi tie, dum mi iros tien, por preĝi.
37Kaj li prenis kun si Petron kaj la du filojn de Zebedeo, kaj komencis malĝoji kaj maltrankviliĝi.
38Tiam li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu kun mi.
39Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur sian vizaĝon, preĝante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.k
40Kaj li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Ĉu vi do ne havis forton vigli kun mi eĉ unu horon?
41Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.l
42Denove la duan fojon foririnte, li preĝis, dirante: Ho mia Patro, se ĉi tio ne povos forpasi, krom se mi trinkos ĝin, Via volo plenumiĝu.m
43Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis.
44Kaj li denove lasis ilin kaj foriris, kaj la trian fojon preĝis, denove dirante la samajn vortojn.
45Tiam li venis al la disĉiploj, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu: jen la horo alproksimiĝis, kaj la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.