Matthew 25:1-10
1Tiam la regno de la ĉielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fianĉo.a
2Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.
3La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;b
4sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.
5Kaj kiam la fianĉo malfruis, ili ĉiuj malviglis kaj dormis.
6Sed je la noktomezo estis ekkrio: Jen la fianĉo! eliru al li renkonte.
7Tiam ĉiuj tiuj virgulinoj leviĝis, kaj ordigis siajn lampojn.
8Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj: Donu al ni el via oleo, ĉar niaj lampoj estingiĝas.
9Sed la prudentaj respondis, dirante: Eble ne estos sufiĉe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj aĉetu por vi mem.
10Kaj dum ili iris, por aĉeti, alvenis la fianĉo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edziĝa festo, kaj la pordo estis fermita.c