Mark 15:24-32
24Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu.
25Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin.
26Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ.
27Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li.
28Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj.
29Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj,
30savu vin, deirante de la kruco.
31Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi.
32La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.