Midvash

John 17:12-18

12Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.l

13Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem.m

14Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.n

15Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.o

16Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.p

17Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.q

18Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode