Isaiah 40:28-31
28Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.r
29Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.s
30Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;t
31sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.u