Midvash

Hebrews 12:5-11

5kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li;e

6Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.f

7Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?g

8Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.h

9Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?i

10Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.j

11Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.k

Copiado para área de transferência

Text Size

Aa

Reading Theme

Reading mode