2 Timothy 4:16-18
16Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
17Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.k
18La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.l