Midvash

Salmi 81:5-10

5Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:

6Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.a

7En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.b

8Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!

9Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.c

10Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.d

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode