Midvash

Salmi 73:3-11

3Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.c

4Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.

5Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.

6Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.

7Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.

8Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.

9Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.

10Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.

11Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode