Midvash

Salmi 65:9-13

9Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.e

10Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.

11Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.f

12La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.

13La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode