Midvash

Salmi 49:10-13

10Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

11Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.

12Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.

13Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode