Salmi 22:27-31
27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.t
28Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.
29Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
30Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
31Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.u
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa