Midvash

Salmi 22:22-31

22Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.q

23Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.r

25Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.

26La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.s

27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.t

28Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.

29Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

30Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

31Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.u

Copiado para área de transferência

Dimensione testo

Aa

Tema di lettura

Reading mode