Salmi 119:97-104
97Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.az
98Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.ba
99Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.bb
100Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
101De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
102De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
103Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!bc
104De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.bd
Copiado para área de transferência
Dimensione testo
Aa